- Amo per Proverboj - Komedio de la brazila verkisto Artur Azevedo. Traduko A. Couto Fernandes. ZIP-dosiero. [PDF]
- Brody, Sandor: Rembrandt - Teatraĵo pri la amovivo de la konata pentristo, elhungarigis d-ro B. Szemenyei.
- Ĉapek, Karel: La blanka malsano - Triakta kontraŭnaziisma dramo. El la ĉeĥa tradukis Th. Kilian. 130 paĝoj. [PDF]
- Ĉapek, Karel: R. U. R. - Rossumaj Universal-Robotoj - Dramo de la ĉeĥa verkisto Karel Čapek pri firmao, kiu produktas robotojn, kiuj fine detruas la homoran. El tiu ĉi teatraĵo la vorto "roboto" baldaŭ eniris aliajn lingvojn. 163 paĝoj. [PDF]
- El la Ombrulo - Sceno el konata islanda teatraĵo de Matthias Jochumsson.
- Esĥilo: Lamento de Kassandra - La lamento, kiun faris Kassandra, kiam ŝi atingis la hejmon de Agamemnono, elhelenigis K. Kalocsay.
- Fantomo en Hajcuniŝki - Kvazaŭ detektiva fars-teatraĵeto pri kaptado de fantomo, tradukis de la belarusa Zmitro Lapcionak.
- Gardu vin bone kontraŭ la ĉinologoj! - Absurdkomika paranojajxo de Christian Richard/Sonja Elen Kisa en unu akto.
- Gogol, Nikolai: La revizoro - La famekonata teatraĵo, elrusigis L. L. Zamenhof.
- Goldoni, Carlo: Kurioza okazaĵo - Triakta komedio. El la italo tradukis Mevo. Prezentita en la 27-a UK 1935. 122 paĝoj. [PDF]
- Goldsmith, Oliver: Ŝi humiliĝas por venki - Komedio en kvin aktoj. El la angla tradukis Achille Motteau. 137 paĝoj. [PDF]
- Hohlov, Nikolao: La Morto de la Delegito de UEA - Originala komedieto. [ZIP] [PDF]
- Lanyi, Viktoro: Vinrikolto en Badaĉon - Mallonga "kantosceno", elhungarigis Julio Baghy.
- Molière: George Dandin - Komedio en tri aktoj. Tradukita el la franca de L. L. Zamenhof. [PDF]
- Molière: La avarulo - Kvinakta komedio. El la franca tradukis Sam. Meyer. 125 paĝoj. [PDF]
- Ni vivos! - Dokumenta dramo de Julian Modest pri la lastaj jaroj el la vivo de Lidia Zamenhof.
- Nuorteva, Väinö: La pordo de vestiblo - Amuza teatraĵeto dupersona de suoma verkisto, konata per sia pseŭdonimo Olli, tradukita de Vilho Salonen.
- Sütő András: Palmodimanĉo de ĉevalkomercisto - Dramo en tri aktoj, surbaze de kroniko de Heinrich von Kleist. El la hungara tradukis Jozefo Horvath. 106 paĝoj. [PDF]
- Sütő András: Stelo sur brulŝtiparo - Dramo en tri aktoj. El la hungara tradukis Jozefo Horvath. 148 paĝoj. [PDF]
|
|